Esperanto(i)
15 Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.
16 Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo.
17 Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.