Galatians 1:11-17

Esperanto(i) 11 CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo. 12 CXar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo. 13 CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis; 14 kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. 15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16 por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango, 17 kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.