Ezra 4:4-16

Esperanto(i) 4 Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al gxi en la konstruado. 5 Kaj ili dungadis kontraux ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, regxo de Persujo, gxis la regxado de Dario, regxo de Persujo. 6 Kaj en la tempo de la regxado de Ahxasxverosx, en la komenco de lia regxado, ili skribis akuzon kontraux la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem. 7 En la tempo de Artahxsxasxt skribis Bisxlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artahxsxasxt, regxo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie. 8 Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, skribis unu leteron kontraux Jerusalem al Artahxsxasxt, la regxo, en la sekvanta maniero: 9 Ni, Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsathxanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, SXusxananoj, Dehaanoj, Elamanoj, 10 kaj la aliaj popoloj, kiujn translogxigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enlogxigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu. 11 Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:Al la regxo Artahxsxasxt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu. 12 Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn. 13 Nun estu sciate al la regxo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la regxa kaso havos malprofiton. 14 CXar ni mangxas salon el la regxa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la regxon, tial ni sendas kaj sciigas al la regxo, 15 ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kauxzo, pro kiu tiu urbo estis detruita. 16 Ni sciigas al la regxo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.