Ezekiel 5:13-15

Esperanto(i) 13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili. 14 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, antaux la okuloj de cxiu pasanto. 15 Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.