Ezekiel 46:20-24

Esperanto(i) 20 Kaj li diris al mi:CXi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon. 21 Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en cxiu angulo de la korto trovigxas ankoraux korto. 22 En la kvar anguloj de la korto trovigxis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la largxon de tridek; la saman mezuron havis cxiuj kvar kortetoj. 23 Kaj mureto estis cxirkauxe, cxirkaux cxiuj kvar, kaj kuirlokoj estis arangxitaj malsupre cxe tiuj muretoj cxirkauxe. 24 Kaj li diris al mi:Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.