Esperanto(i)
2 GXia longo gxis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la largxo kvindek ulnoj.
3 Kontraux la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraux la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietagxe.
4 Kaj antaux la oficaj cxambroj estis pasejo, havanta la largxon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermigxadis norden.
5 La supraj cxambroj estis malpli ampleksaj, cxar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruajxo.
6 CXar ili estis trietagxaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.
7 Kaj la muro ekster la oficaj cxambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaux la cxambroj la longon de kvindek ulnoj.
8 CXar la longo de la cxambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaux la templo estis cent ulnoj.