Esperanto(i)
12 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.
13 Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis.
14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero gxojos, Mi faros vin dezerto.
15 Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.