Esperanto(i)
6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema.
7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.
8 Kaj vi, ho filo de homo, auxskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian busxon, kaj mangxu tion, kion Mi donos al vi.