Ezekiel 26:15-21

Esperanto(i) 15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro:Vere, de la bruo de via falado, de la gxemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj. 16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi. 17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono! 18 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo. 19 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros, 20 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj. 21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.