Ezekiel 23:22-25

Esperanto(i) 22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi instigos kontraux vin viajn amistojn, de kiuj via animo tedigxis, kaj Mi venigos ilin sur vin de cxirkauxe: 23 la Babelanojn, kaj cxiujn HXaldeojn el Pekod, el SXoa, kaj el Koa, kune kun cxiuj filoj de Asirio, la cxarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, cxiujn lertajn rajdistojn. 24 Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin laux sia maniero. 25 Kaj Mi direktos kontraux vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detrancxos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restajxo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restajxo estos ekstermita per fajro.