Ezekiel 20:5-12

Esperanto(i) 5 kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris:Mi estas la Eternulo, via Dio- 6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj. 7 Kaj Mi diris al ili:CXiu el vi forjxetu la fiajxojn, kiuj estas antaux liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo:Mi, la Eternulo, estas via Dio. 8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis auxskulti Min, kaj neniu el ili forjxetis la fiajxojn, kiuj estis antaux liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta. 9 Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta. 10 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton. 11 Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.