Esperanto(i)
4 Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.
5 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando.
6 Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu.