Exodus 8:3-14

Esperanto(i) 3 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn; 4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn viajn servantojn rampos la ranoj. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan. 6 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan. 7 Tion saman faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan. 8 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Pregxu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke gxi alportu oferon al la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu. 10 Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio. 11 Kaj forigxos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos. 12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon. 13 Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj. 14 Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis.