Exodus 40:30-32

Esperanto(i) 30 Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxis tien akvon por sin lavi. 31 Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn; 32 kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.