Exodus 38:9-20

Esperanto(i) 9 Kaj li faris la korton:sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj, 10 kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento. 11 Kaj sur la norda flanko ankaux cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento. 12 Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento. 13 Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj. 14 Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj. 15 Kaj sur la dua latero, sur ambaux flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj. 16 CXiuj kurtenoj de la korto cxirkauxe estis el tordita bisino. 17 Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj el argxento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj cxiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per argxentaj ligajxoj. 18 Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laborajxo el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo, laux la mezuro de la kurtenoj de la korto. 19 Kaj al gxi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el argxento, iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj iliaj ligajxoj estis el argxento. 20 Kaj cxiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto cxirkauxe estis el kupro.