Exodus 38:25-31

Esperanto(i) 25 Kaj la argxento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laux la sankta siklo: 26 po unu bek�o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. 27 Cent kikaroj da argxento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo. 28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili. 29 Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj. 30 Kaj li faris el gxi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la altaro, 31 kaj la bazojn de la korto cxirkauxe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj cxiujn najlojn de la tabernaklo kaj cxiujn najlojn de la korto cxirkauxe.