Exodus 37:10-16

Esperanto(i) 10 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11 Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 12 Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo. 13 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj. 14 Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon. 16 Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.