Exodus 37

Esperanto(i) 1 Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 2 Kaj li tegis gxin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 3 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko. 4 Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 5 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston. 6 Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo. 7 Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato: 8 unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj. 9 Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj. 10 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11 Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 12 Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo. 13 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj. 14 Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon. 16 Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro. 17 Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forgxa laboro li faris la kandelabron; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaris el gxi. 18 Kaj ses brancxoj elstaris el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la dua flanko; 19 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua brancxo; tiel estis sur la ses brancxoj, kiuj elstaris el la kandelabro. 20 Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj. 21 Kaj kapeto estis sub unu paro da brancxoj, kaj kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel estis cxe la ses brancxoj, kiuj elstaris el gxi. 22 La kapetoj kaj brancxoj elstaris el gxi; cxio estis unu forgxita tutajxo el pura oro. 23 Kaj li faris gxiajn sep lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro. 24 El kikaro da pura oro li faris gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn. 25 Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; kvarangula gxi estis; du ulnoj estis gxia alto; el gxi elstaris gxiaj kornoj. 26 Kaj li tegis gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn muretojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 27 Kaj du orajn ringojn li faris al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu gxin. 28 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 29 Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laux la arto de sxmirajxisto.