Exodus 35:30-35

Esperanto(i) 30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda; 31 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto, 32 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro, 33 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian artistan laboron. 34 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan. 35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.