Exodus 32:2-8

Esperanto(i) 2 Tiam diris al ili Aaron:Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi. 3 Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron. 4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. 5 Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaux gxi; kaj Aaron proklamis kaj diris:Morgaux estos festo de la Eternulo. 6 Kaj ili levigxis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi. 7 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Iru, iru malsupren; cxar malvirtigxis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta. 8 Rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorklinigxis al gxi kaj alportis al gxi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.