Exodus 31:1-11

Esperanto(i) 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda; 3 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto, 4 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro, 5 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron. 6 Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi: 7 la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la tabernaklo, 8 kaj la tablon kaj gxiajn apartenajxojn kaj la puran kandelabron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron de incensado, 9 kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, 10 kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj, 11 kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.