Exodus 25:23-30

Esperanto(i) 23 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 24 Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe. 25 Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran kronon cxirkaux la listelo. 26 Kaj faru por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj. 27 Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon. 28 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon. 29 Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin. 30 Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.