Exodus 23:1-7

Esperanto(i) 1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago. 2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero. 3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero. 4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li. 5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li. 6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero. 7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.