Exodus 21:1-11

Esperanto(i) 1 Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili: 2 Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage. 3 Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li. 4 Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola. 5 Sed se la sklavo diros:Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberigxi; 6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam. 7 Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj. 8 Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi. 9 Se iu transdonos sxin al sia filo, li agu kun sxi laux la rajto de filinoj. 10 Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi. 11 Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por sxi, tiam sxi eliru senpage, sen elacxeto.