Exodus 14:21-27

Esperanto(i) 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj. 26 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro.