Exodus 13:3-10

Esperanto(i) 3 Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru cxi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne mangxu fermentajxon. 4 Hodiaux vi eliras, en la monato Abib. 5 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato. 6 Dum sep tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo. 7 Macoj estu mangxataj dum la sep tagoj, kaj ne vidigxu cxe vi fermentajxo kaj ne vidigxu cxe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi. 8 Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante:GXi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo. 9 Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo. 10 Plenumu cxi tiun legxon en gxia tempo en cxiu jaro.