Exodus 12:2-20

Esperanto(i) 2 CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3 Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido. 5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni. 6 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos. 8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu. 9 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj. 10 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. 14 Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin. 15 Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan. 18 De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. 19 Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando. 20 Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.