Ephesians 6:1-24

Esperanto(i) 1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero. 4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro. 5 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo; 6 ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio; 7 kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj; 8 sciante, ke, kian ajn bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro. 9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado. 10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo. 12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj. 13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari. 14 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco; 16 super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. 17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio; 18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj, 19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli. 21 Plue, por ke vi sciigxu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos cxion al vi Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro, 22 kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn. 23 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 24 Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.