Ephesians 4:20-27

Esperanto(i) 20 Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj, 23 kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco. 25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia. 26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaux ne donu lokon al la diablo.