Esperanto(i)
3 ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis,
4 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,
5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,
6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,
7 al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco.
8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;