Deuteronomy 9:12-18

Esperanto(i) 12 Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, rapide iru malsupren de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon. 13 Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka; 14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forvisxos ilian nomon el sub la cxielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili. 15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj. 16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi; 17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forjxetis ilin el miaj ambaux manoj kaj disrompis ilin antaux viaj okuloj. 18 Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel antauxe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis kaj akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin;