Deuteronomy 5:27-29

Esperanto(i) 27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos. 28 Kaj la Eternulo auxdis la vocxon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi auxdis la vocxon de la vortoj de cxi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas cxio, kion ili diris. 29 Ho, se ilia koro restus cxe ili tia, ke ili timu Min kaj observu cxiujn Miajn ordonojn cxiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne!