Deuteronomy 4:6-9

Esperanto(i) 6 Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo. 7 CXar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni vokas al Li? 8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux? 9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj