Deuteronomy 4:32-34

Esperanto(i) 32 CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila? 33 CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta? 34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?