Deuteronomy 30:15-20

Esperanto(i) 15 Rigardu, mi proponis al vi hodiaux la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon; 16 ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laux Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin. 17 Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj servos al ili: 18 en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin. 19 Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro, 20 amante la Eternulon, vian Dion, auxskultante Lian vocxon kaj alkrocxante vin al Li; cxar Li estas via vivo kaj via longatempeco de logxado sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.