Deuteronomy 29:20-28

Esperanto(i) 20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraux tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en cxi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la cxielo; 21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el cxiuj triboj de Izrael, konforme al cxiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en cxi tiu libro de instruo. 22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos- 23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- 24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? 25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro; 28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.