Deuteronomy 28:5-8

Esperanto(i) 5 Benita estos via korbo kaj via pastujo. 6 Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado. 7 La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj levigxos kontraux vin, estos frapitaj antaux vi; per unu vojo ili eliros kontraux vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaux vi. 8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por cxiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.