Deuteronomy 18:10-14

Esperanto(i) 10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto, 11 nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; 12 cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi. 13 Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio; 14 cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.