Deuteronomy 15:7-11

Esperanto(i) 7 Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux via frato, la malricxulo; 8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li lauxmezure de lia manko, kio mankos al li. 9 Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimigxas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi. 10 Donu al li, kaj ne cxagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; cxar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano. 11 CXar ne mankos malricxuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene:malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malricxulo en via lando.