Deuteronomy 12:29-32

Esperanto(i) 29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaux vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en ilia lando: 30 tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne sercxu iliajn diojn, dirante:Kiel cxi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaux faros. 31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; cxar cxion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj. 32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.