Deuteronomy 12:11-14

Esperanto(i) 11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi. 13 Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur cxiu loko, kiun vi vidos; 14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru cxion, kion mi ordonas al vi.