Daniel 6:14-16

Esperanto(i) 14 Auxdinte tion, la regxo forte afliktigxis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis gxis la subiro de la suno, por liberigi lin. 15 Sed tiuj homoj cxirkauxis la regxon, kaj diris al li:Sciu, ho regxo, ke laux la legxoj de Medujo kaj Persujo cxiu malpermeso aux ordono, konfirmita de la regxo, devas resti nesxangxebla. 16 Tiam la regxo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj jxetis lin en kavon de leonoj. Sed la regxo diris al Daniel:Via Dio, al kiu vi sencxese servas, savu vin!