Esperanto(i)
4 Kaj vi, ho Daniel, kasxu la vortojn kaj sigelu la libron gxis la fina tempo; multaj gxin tralegos, kaj multigxos la scio.
5 Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
6 Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero:Kiam estos la fino de la mirindajxoj?
7 Kaj mi auxskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la cxielo, kaj jxuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finigxos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumigxos cxio cxi tio.
8 Mi auxdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris:Ho mia sinjoro, kio estos post tio?
9 Kaj li respondis:Iru, Daniel, cxar tio estas kasxita kaj sigelita gxis la fina tempo.