Colossians 1:3-9

Esperanto(i) 3 Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, cxiam pregxante por vi, 4 auxdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al cxiuj sanktuloj, 5 pro la espero konservita por vi en la cxielo, pri kiu vi jam antauxe auxdis en la vorto de la vero de la evangelio, 6 kiu venis gxis vi, kiel ankaux en la tuta mondo gxi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaux en vi de post tiu tago, en kiu vi auxdis kaj eksciis la gracon de Dio laux la vero; 7 kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni, 8 kaj kiu ankaux sciigis nin pri via amo en la Spirito. 9 Tial ni ankaux, de post la tago, en kiu ni tion auxdis, ne cxesas pregxi kaj peti por vi, ke vi plenigxu per la scio de Lia volo en cxia spirita sagxo kaj prudento,