Acts 9:1-6

Esperanto(i) 1 Kaj Sauxlo, ankoraux spirante minacojn kaj mortigon kontraux la discxiploj de la Sinjoro, iris al la cxefpastro, 2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3 Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.