Acts 7:9-15

Esperanto(i) 9 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li, 10 kaj liberigis lin el cxiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo. 11 Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon. 12 Sed kiam Jakob auxdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn. 13 Kaj la duan fojon Jozef rekonatigxis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono. 14 Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn. 15 Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;