Acts 5:33-42

Esperanto(i) 33 Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiligxis, por pereigi ilin. 34 Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, legxinstruisto honorata cxe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo. 35 Kaj li diris al ili:Izraelidoj, estu singardaj rilate al cxi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari. 36 CXar antaux cxi tiuj tagoj levigxis Teuxdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aligxis nombro da viroj, cxirkaux kvarcent; kaj li pereis; kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis kaj nuligxis. 37 Post tiu levigxis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaux pereis, kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis. 38 Kaj nun mi diras al vi:Detenu vin de cxi tiuj homoj, kaj lasu ilin; cxar, se cxi tiu intenco aux cxi tiu laboro estas de homoj, gxi renversigxos; 39 sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio. 40 Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin. 41 Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo. 42 Kaj cxiutage en la templo kaj dome ili ne cxesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.