Acts 5:24-28

Esperanto(i) 24 Kiam do la kapitano de la templo kaj la cxefpastroj auxdis cxi tiujn vortojn, ili embarasigxis pri ili, kio farigxos el tiu afero. 25 Tiam iu venis, kaj sciigis al ili:Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon. 26 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj. 27 Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la cxefpastro ilin demandis, 28 dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.