Acts 4:8-22

Esperanto(i) 8 Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili:Regantoj de la popolo kaj pliagxuloj, 9 se ni hodiaux estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resanigxis, 10 estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi. 11 Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. 12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj. 13 Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo. 14 Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontrauxdiri. 15 Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiligxis, 16 dirante:Kion ni devas fari al cxi tiuj homoj? cxar estas videble por cxiuj logxantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo farigxis per ili, kaj nei gxin ni ne povas. 17 Sed por ke gxi ne plu disvastigxu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en cxi tiu nomo. 18 Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo. 19 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu; 20 cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis. 21 Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj gloris Dion pro la faritajxo. 22 CXar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.