Acts 2:24-32

Esperanto(i) 24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi. 25 CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu; 26 Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero; 27 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi. 29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros. 32 CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj.